# [2012.02.16] Planado de vojaĝo al Ufa Mi ankoraŭ ne havas pasporton. Kaj mi neniam havis ĝin. En urbo, kie mi loĝis dum mia infanaĝo, ne ekzistas organizo, kiu rajtas eldoni pasportojn. Loĝantoj tial kutime veturas al najbara urbo. Nun mi loĝas en Moskvo, sed malfacilas por nemoskvanoj akiri pasporton, se ili loĝas en Moskvo. Mi devis elekti, ĉu pagi pli monon, plenigi pli frenezajn formularojn, iri al tri malsamaj organizoj por peti diversajn senutilajn atestojn kaj poste atendi dum kvar monatoj, aŭ simple plenigi retan enketilon, atendi dum unu monato kaj poste vojaĝi al Ufa. Hieraŭ mi telefonis al Ufa kaj konvinkiĝis, ke pasporto pretas kaj nun mi jam aĉetis biletojn. Dum sufiĉe longa tempo mi pripensis, ĉu mi vojaĝu per trajno aŭ per aviadilo. Kaj finfine mi elektis aviadilon. Fakte, mi estis pasaĝero de aviadilo nur unufoje aŭ dufoje, kiam mi estis tri monatojn aĝa! Sed kompreneble mi tute ne memoras, kiel tio estis:) Ankaŭ trajno veturas de Moskvo ĝis Ufa dum dudek ses horoj, kaj aviadilo flugas nur dum du horoj. Sed aviadilo estas trioble pli multekosta ol trajno. Unufoje mi eĉ veturis al Ufa per trajno en vagono nehavinta spacojn por dormi. Mi sidis tie dum tuta tagnokto, de tempo al tempo enirante kaj promenante apud stacioj. Mi tiam estis studento, kaj tia stranga vagono ebligis al mi malmultekostan vojaĝon. La prezo de bileto por tia vagono estas nur duono de prezo de kutima bileto por vagono, kie oni povas dormi nokte. Do, mi esperas, ke mia vojo al Ufa interesos kaj la tuta vojaĝo sukcesos, ĉar mi tute ne volas iri al Ufa senrezulte kaj resti senpasporte:) # [2012.02.16] Sendependa moskva universitato Hodiaŭ mi estis ĉe SMU (Sendependa moskva universitato, НМУ aŭ Независимый московский университет en la rusa). SMU estas ege nekutima klerigejo. Tie ne estas studentoj, sed nur aŭskultantoj, tie neniu studas diversajn sciencojn, sed nur matematikon, ĝin neniu povas eniri, sed ĉiu estas bonvenigita kaj rajtas ĉeesti iun ajn prelegon, diplomoj de ĝi ne estas validaj en Rusujo, sed ili estas internacie konataj inter matematikistoj kaj matematikaj instancoj el multaj landoj. Mi ekkonis pri SMU antaŭlonge, kiam mi estis studento de tria jaro en mia universitato. Fakte mi tre ŝatas matematikon, kaj tiam mi penis elspezi ĉian mian tempon por studi ĝin. Lernado ĉe SMU (aŭ simple Sendependa, kiel ĝi estas nomata de aŭskultantaj kaj instruistoj de ĝi), estas ege malfacila, aparte se oni ankaŭ estas studento de alia universitato, kiel kutime ja estas. Instruistoj de Sendependa rekomendas, ke asŭkultantoj trovu trapasi ekzamenojn post ĉiaj kursoj, kiujn ili faras, kvankam tio ne estas tute deviga por ĉiuj. Se iu ne bezonas aŭ simple ne volas akiri diplomon de Sendependa, iu kompreneble rajtas fari kursojn sen iaj ajn ekzamenoj. Por akiri diplomon, oni devas trapasi entute dudek kvar ekzamenojn. Mankas deviga stud-programo en Sendependa, ĉiu ĉiam rajtas elekti, kion studi, tial nur kvanto de ekzamenoj trapasitaj gravas. Mi nun decidas aŭskulti du kursojn de prelegoj, unu pri teorio de kategorioj kaj alia pri teorio de pruvoj. Mi kutime finas labori ĉirkaŭ je la sepa horo vespere, kaj la prelegoj komenciĝas je sepa kaj dudek minutoj, tial mi venas ĝustatempe. Verŝajne mi verku artikolon pri Sendependa por Vikipedio. Kial ne:)