# Cxe la lago Pluvis en sabato, do ni ne iris ien. Sed en dimancxo la vetero estis denove tre varma, do ni decidis veturi al proksima lago. Temas pri artefarita lago, kiu estas atingebla en duonhoro vojagxante per auxto. Mi pensas, ke ni reiros tien, cxar la akvo estis relative klara kaj bonege fresxa kaj malvarmeta. Mi vere gxuis nagxi en tiu lago. Malfelicxe mia edzino ne sxatas lagojn, ne gravas ke ili estas artefaritaj aux naturaj, sxi simple neniam eniras la akvon. Ankaux hieraux sxi nur sidis cxe la bordo de l' lago kaj spektis min. Sxi forgesis kunporti libron, do mankis al sxi maniero pasigi la tempon. Tamen tio ne vere estis problemo, cxar ni nur restis tie por 2 horoj. Estis nia unua fojo en nova loko, do ni nur pagis por 2 horojn en la parkejo.