# Pri mi Saluton al cxiuj! Mia nomo estas Glaciurso. Mi estas viro kaj logxas en Nürnberg en Germanujo. Mi volis lerni iom pri la mondo de la uniksdevenaj operaciumoj, do mi pensis ke mi aligxos al uzantoj de SDF. Cxar mi logxas en la Euxropa Unio mi elektis uzi la SDF-EU servilon. Poste mi komencis legi la pensojn de la uzantoj tra la gopher protokolo kaj ecx instalis apon por legi ilin en mia posxtelefono. Ecx pli poste mi decidis, ke mi ankaux volis skribi ion pri mi, mia vivo, miaj pensoj en tre simplaj tekstaj dosieroj, do mi agordis mian posxratan truon cxe la servilo - tamen vi ja scias tion legante tiujn cxi liniojn... Profesie mi tajloras programon per kiu oni povas mastrumi la produktan vivciklon. Memkompreneble cxiu kliento havas malsimilajn ideojn kaj dezirojn. Mi tre sxatas legi librojn, escepte de Stephen King kaj ankaux sxatas skribi programojn kiel hobio.