# Zorgo pri Takakeesxo Hieraux en la macxo de l' tago sxajne lezigxis la genuo de Takakeesxo (Takakeisho). En tiu cxi macxo li luktis kontraux Mitakeumi, kiu en la lastaj turniroj cxiam venkis en iliaj macxoj. Nun Takakeesxo povis venki, sed la venko havis grandan prezon. Laux informoj de la blogo Tachiai li ne luktos hodiaux. Nuntempe ne estas certe kiam li povos denove lukti. Se la lezo estas serioza, eble ni ne revidos lin en la nuna basxo. Tocxinosxin tamen havas 4 venkojn en 4 tagoj. Li bezonas 6 plu por regajni la rangon de ozeki. Ganbare Tocxinoshin kaj resanigxu rapide Takakeesho! *** Gxisdatigo: Takakeesxo ne povas reveni, li devas resti por almenaux tri semajnoj. Tio signifas, ke li havos la statuson kadoban ozeki en la venonta basxo kaj bezonos ok venkojn por reteni sian rangon.