# Nakabi de la Nacu Basxo Hodiaux estas nakabi, tio signifas "meza tago" en la japana. Do estas la meza tago de la somera sumo-turniro en Tokio. Hieraux mi jam skribis pri Takakeesxo, kiu planas reveni hodiaux al la turniro. Estas mateno nun en la mezo de Euxropo, kaj la tutmonda servo de la japana televidkanalo elsendas la lastan horon de la hodiauxaj macxoj vive. La elsendo komencas en kvin minutoj, do mi gxisdatigos eble poste tiun cxi artikolon. Se vi interesigxas pri sumoo, tiam spektu la elsendon de NHK World. Gxisdatigoj: 1) Aoijama venkis kontraux Takakeesxo per hatakikomi. Do Takakeesxo, kiu havas grandan vindajxon sur sia maldekstra gambo por protekti sian genuon, ne povis prezenti cxu li vere havas forton en sia maldekstra gambo. Aoijama tiris lin al la dohjo rapide. Tocxinosxin ankaux malvenkis. Li luktis kun Endo, kaj suferis sian unuan malvenkon en la nuna turniro. 2) Ozeki Takajasu venkis Okinoumi. Nun Takajasu havas kvin venkojn. La sola sumoisto sen malvenko estas nuntempe Kakurju, kiu luktos en la lasta macxo hodiaux. Icxinogxo ne povis lukti hodiaux pro ia lezo. Lia hodiauxa kontrauxulo Kotosxogiku ricevis venkon sen lukto. 3) En la batalo de Mitakeumi kaj Goedo, Goedo venkis. La gjogxi estis en la vojo kiam Mitakeumi preskaux povis pusxi Goedon ekster la dohjon. Nun Kakurju kaj Tamavasxi preparadas. 4) Tamavasxi venkis! Tio estas kinbosxi (ora stelo) venko! Nun tri sumoistoj havas nur unu malvenkon: Kakurju, Tocxinosxin kaj Asanojama.