# Sensxuraku en Nagoja Mi jam de longa tempo nenion skribis cxi tie. Mia lasta enigo temis pri la unua tago de la Nacu Basxo kaj hodiaux jam estas Sensxuraku de la Nagoja Basxo, la lasta tago de la julia sumoturniro. Kakurju kaj Hakuho havas unu malvenkon, do la jusxo estos decidita en la fina macxo de la tago kiam la du jokozunoj batalas. La nova komosubi Abi havas 7 venkon kaj 7 malvenkon. Se li povus venki kontraux Kotosxogiku hodiaux, tiam li povus teni sian komosubi rangon. NHK World ankaux hodiaux realtempe elsendos la lastan 1,5 horon de la basxo. Ganbare Abi! ## Gxisdatigo La basxo finigxis, Kakurju venkis Hakohon kaj gajnis la turniron. Abi faris henka kontraux Kotosxogiku, li forsaltis kaj pusxis Kotosxogiku suben por gajni sian okan venkon kaj teni sian rangon. La tujelsendo de NHK World ankoraux dauxras, Kakurju preparadas por la intervjuo. Li gajnis la basxon havante 14 venkon kaj nur 1 malvenkon.