# Spacewalker Hieraux mia edzino kaj mi spektis bonegan rusan filmon. Gxia "germana" titolo estis Spacewalker. Kial la germanoj ofte donas anglalingvan titolon al filmoj kiuj malsamas al la originala titolo en la angla? Oni povus tiam ja elekti ian titolon en la germane. Krom tio la filmo estas treege vidinda. Gxi temas pri la unua homo en la malfermita kosmo, la unua ulo kiu promenis en la kosmo. Memkompreneble tiu aventuro ne estis sendangxere, do la filmo enhavas suficxe da suspenso. La filmo estis farita surbaze de veraj okazajxoj. Ni povis lui gxin cxe Amazon por 0,99 euxroj.