# Nova fontplumo Cxi-semajne mi mendis novan fontplumon kaj ricevis la pakajxon hieraux. Kial mi bezonis novan fontplumon? Cxar la unua, kiun mi ricevis kiel donaco de mia kara edzino por Kristnasko, havas pinton de la kategorio F. Tio signifas, ke gxi havas "fajnan" pinton. Tamen mi uzas la fontplumon por skribi japane (lerni japanajn skribsignojn) kaj la fajna pinto ne estas suficxe fajna por mi. Kelkaj kanji ja havas multe da strekoj kaj mi uzas genkou youshi por miaj skribekzercadoj kaj la etaj kvadratoj ne estas suficxe granda por skribi malsimplajn signojn. Pro tio mi decidis, ke mi bezonas novan fontplumon kun pinto EF signifante "ekstra fajna". Kiel mi pli supre menciis gxin mi ricevis hieraux kaj provos skribi kun gxi hodiaux. Verdire mi estas iomete malkontenta. La ekstra fajna pinto estas nur iomete maldika ol la F pinto. La skribbildo estas iom pli bone, sed ne vere. Mi tion tre bedauxras, cxar mi amas fontplumojn kaj la skribadon per ili. # Validigo de mia konto cxe SDF EU Ankaux cxi tie mi devas diri, ke mi estas iom malkontenta :) Nun, mi memkompreneble scias, ke la sistemon mastrumas volontuloj, sed mi ja doancis la 5 dolaroj merkrede. Hodiaux estas jam sabato kaj mia konto ne validigxis. Mi atendas gxis venontan merkredon, sed tiam mi skribos sur bboard, eble oni povos helpi min.