# Venontaj ferioj Mi nur devos labori 3 tagojn en la venonta semajno, cxar Pasko venas kaj mia edzino kaj mi havos feriojn. Ni ne laboros de la 29-a de Marto gxis la 9-a de Aprilo. Mi jam tre atendas tiujn liberajn tagojn, cxar mi ne vere povis atenti pri mia laboro en la lastaj semajnojn, kaj mi ne povis zorgi pri gxi normale. Pro tio me sentas min kulpa, ke mi ne povis fari bonkvalitan laboron. Por klarigi tion mi devas mencii, ke min turmentas nekuracebla malsano. Tamen mi ne vere scias, ke la novaj medikamentoj kauxzas mian lacecon aux simple printempo venas :) Sed iru ni reen al la ferioj... Mi ja aligxis al SDF-EU por ke mi povu uzi gxin dum miaj liberaj tagoj. Mi ja vizitos miajn gepatrojn kaj memkompreneble mi ne povas porti mian komputilon kun mi, cxar gxi ne estas portebla. Mi havas tre maljunan porteblan komputilon, kiu estas peza kaj malrapida. Mi povus uzi gxin por lerni Python, kion mi volas fari en la ferioj, sed mi decidis, ke por tio suficxas ankaux mia tabulkomputilo kaj SDF tra ssh. Min ankaux tre interesas ksh, kiu estas la defauxlta saluta sxelo cxi tie. Mi jam skribis etajn ksh skriptojn por generi la gophermap dosiero de mia taglibro. En la lastaj tagoj mi legis artikolon cxe Libera Folio pri la nova retpagxaro de UEA, kaj tie estis menciita, ke Ana Ribeiro ankaux laboras pri la pagxaro. Mi legis sxian blogon "Mia vivo kiel Ana" kiam mi ankoraux estis cxe la universitato. Mi ecx komentis cxe sxia pagxo unufoje. Verdire mi ne scias kiel tio estis interesa por mi legi pri sxi denove -- mi ja ne konas sxin. Estas nur strange, ke mi tuj rekonis sxian nomon en tiu artikolo, kvankam mi legis sxiajn pensojn antaux pli ol dek jaroj. Estas nur tute miriga kiajn pecojn de informoj la homa menso konservas.