# Flugo Hieraux mi flugis kun mia edzino por ke viziti niajn gepatrojn dum la paska semajnfino. Ni flugis de la flughaveno en Nurnbergo. Malfelicxe la aviadilo venis de Londono. En la londonaj flughavenoj cxiam estas tre intensa trafiko, do nia aviadilo memkompreneble malfruis. Nur je duonhoro, tio ja estas ankoraux eltenebla :) Mi jxus informis miajn gepatrojn, ke ni alvenos pli malfrue, cxar ili nin atendis cxe la flughaveno. Estas tre oportuna, ke ni logxas proksime de la flughaveno en Nurnbergo. Ni povas atingi gxin en proksimume duonhoro per tramo kaj buso. La flugo bedauxrinde ne estis tre trankvila, cxar en la sidiloj malantaux ni sidis lauxtaj viroj. Ili jam enirante la aviadilon demandis la stevardon, cxu oni vendas bieron. Ili estis tre lauxta dum la tuta veturo. Mia povra edzino provis legi libron, sed sxi ne vere sukcesis kaj tiuj pasagxeroj tre gxenis sxin. Bonsxance mi kunportis mian kapauxskultilon kaj povis auxdi iom da muziko, sed la uloj malantaux ni sukcesis esti ecx pli lauxte ol mia muziko. Felicxe la flugo dauxris nur unu horon.