# Balkono Hodiaux mi sidis sur nia balkono kun mia edzino. Nia antauxa apartamento ne havis balkonon, tamen ni translogxigxis en lasta Auxgusto kaj nun ni ecx havas tri. Du el la balkonoj estaj etaj, sed la balkono, kiu apartenas al la vivocxambro estas granda. Hodiaux la vetero estis tre cxarma kaj suficxe varma kun multaj horoj de sunlumo. Ni jam lastjare acxetis du sidilojn por la balkono. Nu, unue memkompreneble ni acxetis ilin, cxar ni ne havis iun meblon en nia nova logxejo. Sed ni tiam jam celis uzi cxi tiajn sidilojn sur la balkono. Oni jam vere povas sunumi sur la balkono, kaj la suno brilas preskaux la tutan tagon cxi tien. Ni paroladis iomete pri laboro kaj aliaj aferoj. Estis tre agrabla sidi tie kune kaj gxui la varmon kaj la venteton. Ni ecx havas du etajn florojn! Al la balkono apartenas granda florkesto. Estas duonplena je tero, kiun la antauxaj logxantoj lasis tie. Mia edzino rimarkis la floretojn en la lasta semajnfino. Ili travivis la vintron kaj nun denove ekfloris. Temas pri etaj blankaj floretoj, kies specon mi ne konas. Tiu ja ne estas miriga, cxar mi tute ne konas florspecojn, eble nur la plej ordinarajn kiel ekzemple rozojn. Do, hodiaux mi denove ne finis la agordon de mia Raspberry Pi.