# Sole Mi estas sole nuntempe en nia apartamento, cxar mia edzino flugis al sia familio. Sxi vizitis sian patrinon, kiu nuntempe estas en malsanulejo. Felicxe la 31-a de Majo estas katolika festotago en Germanujo, tamen sxi jam en merkredo forflugis. Sxi havas merkredon kaj ankaux vendredon kiel liberajn tagojn. En vendredo mi ankaux ne laboros. Morgaux (vendredo, la 1-a de Junio) mi ricevos miajn novajn to-cxemizojn kiujn mi mendis interrete. En mia antauxa enigo mi skribis, ke mi spektas sumoon, do mi mendis la cxemizojn en la Tachiai Shop. Estas la retbutiko de la Tachiai blogo[0]. Mi jam tre atendas ilin, kaj esperas ke ili estas suficxe grandaj por mi. # Esperanto Kiel vi eble scias mi kutime legas Bongusta. Hodiaux mi trovis unu flogajxon, de txminth[1], en kiu li skribas pri Esperanto. Li lernis la lingvon unu jaron, do mi ne scias kial li ne skribas en Esperanto? ;) Mi pensas, ke li estas ecx pli lerta ol mi. Mi ja devas uzi la vortaron tre ofte... [0] https://shop.tachiai.org [1] gopher://sdf.org/0/users/txminth/phlog/May/1