# Edzino kaj to-cxemizoj Hieraux mia edzino revenis al mi kaj mi atendis sxin en la flughaveno. Mi sekvis la flugon per apo sur mia posxtelefono, do mi povis vidi ke gxi iom malfrue alvenas. Verdire temis nur pri kelkaj minutoj, tamen cxar estis sabato kaj la busoj ne veturis tre ofte, do ne estus tre bone se ni devus atendi 40 minutojn por la venonta buso. En vendredo mi finfine ricevis miajn sumoajn to-cxemizojn. Dankon al la tre detala grando-tabelo ili havas la perfektan mezuron. Malfelicxe estas dimancxo, do mi devas min pripari por la labortago morgaux. Gxis!