# Rikolto Mi jam skribis pri niaj tomatujoj cxe la balkono. Verdire ni ankaux plantis printempajn cepojn kaj rafanetojn, uzante semojn kaj ne plantidojn. La cepetoj bezonis longan tempon gxis iliaj trunketoj trapusxis la teron kaj ili farigxis videblaj. Ni jam pensis, ke ili tute ne kreskas. La rafanetoj estas multe pli rapidaj, iliaj etaj folioj jam estis videbla unu tago post plantado. Hieraux finfine venis la tempo por rikolti. Do ni povis havi fresxajn rafanetojn kaj printempajn cepojn por matenmangxo. Ili estis tute bongustaj. Tio estas memkompreneble ankaux psika fenomeno, tamen la legomoj kreskantaj cxe nia balkono estas multe pli bongustaj ol la legomoj kiujn ni acxetas en la superbazaro. Eble niaj legomoj estas pli multekosta ol tiuj en bazaro. Ni ja acxetis sterkajxon por la tomatujoj kaj ankaux bonan plantoteron enhavanta humon. Ni ankaux preskaux cxiutage akvis la plantojn. Sed nun ni ja povas mangxi fresxan tomatojn, cepojn kaj rafanetojn.