# Invado!!! Hodiaux ni povis observi veran invadon. Rauxpoj invadis niajn florkestojn kaj gaje mangxis la foliojn de la rafanetoj. Fek'! For vi rauxpoj! La rafanetojn mi mem volus mangxi! Nu, la radikojn ne la foliojn, tamen tio ne signifas ke ili povas havi la foliaron... Unu el la rafanetoj estis tute kovrita per la amaso da rauxpoj, oni ecx ne povis vidi la folion mem. Ili murdis du kreskajxojn kaj mi murdis ilin. Mi bedauxras, tamen mi ne invitis ilin al mia "gxardeno". Estas kurioze, sed la rauxpoj ne atakis la printempajn cepojn. Almenaux gxis nun, cxar mi unu el ili vidis sur la trunketo de unu cepo. Mi ankaux tiun individuon neuxtraligis. Mi scivole atendas la posttagmezon morgaux, kia bildo min atendos sur la balkono... Cxu la armeo denove siegxos?