# Pluvo ------- +---|---+ | \ | \ | | \ | \ | | | ,| Ame - signifanta pluvon en la Japana. Hieraux forte pluvadis cxi tie kaj ankaux multe da fulmoj estis videblaj kiujn lauxtaj tondroj sekvis. Tamen nuntempe denove estas varma kaj seka. Miaj gepatroj havas klimatizilon en ilia domo. Oni gxin instalis nur en unu cxambro, sed gxi suficxas por malvarmigi la aeron ankaux en la najbaraj cxambroj. # Blame! Hieraux vespere - aux pli precize nokte - mi spektis la filmon "Blame!". Estas japana animacia filmo bazita sur la mangao de NIHEEI Cutomu, kiu havas la saman titolon. Mi acxetis cxiujn ekzemplerojn de la mangao, sed mi ankoraux ne tralegis ilin. Mi pensas, ke la filmo bone montras la karakteron de Killy, kiu sercxas la Retan Terminalan Genon en la vastega "urbo". Li ne vere estas parolema, havas ion misteran pri li kaj posedas potencan pafilon. Entute mi tre gxuis la filmon. Mi spektis gxin kun japana sono kaj germanajn subtekstojn. # Odoro el la pasinteco Hodiaux matene mi iris al legomvendejo kun mia patrino. Tiu odoro! Estas odoro el mia infaneco. Kiam la odoro de la multaj legomoj kaj fruktoj miksigxas. Mi kaj mia edzino ne kutime acxetas legomojn en aparta legomvendejo, sed en la superbazaro. Tie la areo de la konstruajxo estas pli granda kaj oni ja ne nur legomojn kaj fruktojn vendas, do tiu karaktera odoro ne povas kreigxi.