# Kisenosato revenis La sola japandevena jokozuno Kisenosato revenis al la konkurso hodiaux! Hodiaux ja komencis la septembra sumoturniro en la Kokugikan, la nacia sporta halo en Tokio. Li estis vundita en marto 2017, tamen malgraux tio li povis venki Terunofugxi kaj gajnis la pokalon en tiu turniro. Malfelicxe poste la lezo en lia maldekstra mama muskolo devigis lin ne partopreni en multaj turniroj. Sed hodiaux li revenis kaj venkis! Lia kontrauxulo estis Ikioi, kiu ankaux estas forta sumoisto. Mi esperas ke Kisenosato nun povos lukti en cxiuj 15 tagoj kaj povos lukti bone! Mi fervore sekvus liajn matcxojn en tiu cxi turniro.