# Nova komputilo En la lasta semajno mi ricevis mian novan komputilon en mia laborejo. Estas HP ZBook 15 G4 masxino kun Win 10 operaciumo. Mi nur en tiu cxi semajno havis tempon por ekuzi gxin kaj instali miajn programaron en gxi. Estas la unua fojo ke mi uzadas Win 10 operaciumon, cxar gxis nun mi uzadis Win 7. Mi havis kelkajn etajn problemojn, tamen mi povis solvi cxiun el ili sen la helpo de helpservo de mia laborejo. Mi estas iomete fiera pri mi :) Mi jam bezonis tiun novan komputilon cxar la antauxa estis tre malrapida. Tio ne estas miriga, mi ja havis gxin ekde la komenco de la jaro 2013 kiam mi estis dungita de mia nuna laborejo. # Novaj mebloj Morgaux estos liveritaj niaj novaj mebloj, kiujn ni mendis en IKEA. Temas pri unu granda spegulo kaj du sxrankoj. Unu el la sxrankoj estas librosxranko, la alia estas gxenerala sxranko por la laborcxambro. Estas denove semajnfino!