# Oleolampo Mi jxus mendis oleolampon. Mi cxiam sxatis oleolampojn tamen mi gxis nun neniam posedis unu el ili. Mi ankaux lernis novan vorton: mecxo. Tio estas la sxnuro, kiu komunikas la oleon al la fajro. # Munti meblojn Mia edzino kaj mi muntis niajn novajn sxrankojn hieraux kaj hodiaux. La bretoj estas fiksitaj per lignaj dubeloj, sed ili estas iom maldika kaj mi sukcesis rompi unu el ili. Malgraux tio, ke la dubeloj estas maldikaj, la truoj en kiujn oni devas premi ilin ankaux havas tre malgrandan diametron, do oni devas forte premi la dubelojn. Cxar mi ne volis rompi multe da dubeloj, do mi traboris la truojn per pli granda borilo. La rompitan dubelon mi fiksis per gluilo, mi esperas, ke gxi eltenos la pezon de la aferoj ni metos sur la breton.