# Haiku Vi versxajne pensis, ke mi skribis hajkon kaj puklikigas gxin nun cxi tie. La vero estas, ke mi volis skribi pri la Haiku operaciumo, cxar antaux du tagoj aperis la beta-eldono de gxi, kiujn multaj homoj jam delonge atendis. Mia unua renkontigxo kun tiu operaciumo okazis antaux pli ol dek jaroj. Iel mi posedis la instalan KD-n de la operaciumo BeOS 5. Mi pensas, ke gxi estis la aldono de ia komputila magazino. Tiu estis la lasta eldono de BeOS kaj gxi jam estis malnova kiam mi eksperimentis pri gxi. Do mi sercxis la reton, ke ekzistas alternativoj kaj trovis Haiku. Gxi provas esti kongrua kun BeOS 5 kaj samtempe plievoluigi gxin. Mi ecx provis skribi programojn por Haiku kaj mi tre sxatis gxian aplikprograman interfacon. Mi pensas, ke mi elsxutos la novan beta-eldonon kaj provos uzi gxin unue sur virtuala masxino.