# Traktor-trenado Riesa 2019 En vendredo (5-a de Aprilo) mi veturis kun mia edzino al Riesa por spekti traktor-trenadon. La evento okazis en la posttagmezo de sabato. Ni decidis, ke ni ekveturas jam en vendredo post laboro. Ni bezonis preskaux 4 horojn por atingi la urbon Riesa, cxar la sxoseo numero 72 proksime de Zwickau estis barita pro akcidento. Ni rezervis 2 noktojn en hotelo, do ni nur devis forlasi Riesa en dimancxo. Frue en sabato ni matenmangxis kaj promenis en la cxirkauxajxo de la hotelo, kiu kusxas cxe la bordo de la rivero Elbo. Ne estis ege bela, ni vidis forlasitajn fabrikojn, jam delonge ne uzitajn fervojajn relojn kaj grafitiojn sur cxiuj muroj. Posttagmeze ni veturis al la areno, cxar la evento okazis interne en tegmentita konstruajxo, la Sakso-Areno -- cxar ni ja estis en Saksujo. Malfelicxe la organizantoj ne markis cxiun apartan vicon de sidiloj, do iuj vicoj ne havis numerojn aux ekzemple du vicoj havis la numeron 18. Tio nepre konfuzis la publikon kaj kauxzis multe da disputoj. Ni bonsxancis, cxar niaj sidiloj estis gxuste markitaj. Verdire ni ne vere sekvas la sporton, ni jam unufoje estis en Riesa kaj spektis traktor-trenadon. Tio signifas, ke ni ne konas la famajn traktorojn kaj iliajn sxoforojn -- aux traktoristojn :) Ni nur volis vidi strangajn traktorojn kun pluraj motoroj havantaj milojn da cxevalpovo. Ni nepre kunportis orelprotektilojn cxar la motorbruo estas tiom lauxtega, ke gxi kauxzis doloron en oniaj oreloj kaj tremigis la tutan arenon. Tiu sento, kiam 4 mil cxevaloj ekgalopas... La traktoroj konkursis en pluraj kategorioj. Estis interesa, ke la sxoforoj du aux tri traktoroj estis junaj virinoj, 18-20 jaragxaj. Entute estis amuza tago.