# Diskoj Hodiaux mi purigis 4 vinilajn diskojn. Antaux kelkaj semajnoj mi acxetis la albumon "La plej bonaj muzikpecoj de Chris Rea". Posttagmeze mi uzis mian disklavmasxinon por lavi la diskojn. Min vere surprizis ke la diskoj estis en kovrilo, kiu enhavis internan kovrilon por protekti la diskojn. Tiu ja ne vere estas kutime. La diskoj plej ofte nur kusxas en kartonon. Mi ankaux lavis albumon de Prodigy, kiun mi jam ne scias kiam acxetis. Gxi estis en la sxranko en gxia originala veldata plasta kovrilo. Kiam mi skribas cxi tiun tekston mi auxdas la albumon de Chris Rea.