# Sxablono Cxi tio ne estas sxablona enigo :) Pli precize temas pri sxablonaj dosieroj. En Januaro mi jam skribis, ke mi uzadas la versikontrolsistemon git por mastrumi la enhavon kaj la disponigon de tiu cxi posxratan truon. Gxis nun tamen mi permane redaktis la mapdosieron (gophermap) kiam mi aldonis novan enigon al mia taglibro. Mi volis ankaux tiun pasxon auxtomatigi - almenaux por la taglibra parto de la posxrata truo. La procedo ja estas tre simpla: * Kolektu cxiujn dosierojn kaj dosierujojn en la taglibro dosierujo * Faru enigon por cxiu kolektita dosier/uj/o en la gophermapo Do mi skribis skripton en Python, kiu uzas la Jinja sxablonmodulon por bildigi la mapon. La skripto kolektas la tekstdosieroj kaj dosierujoj en antauxdifinita dosierujo ('taglibro'). Gxi dividas iliajn nomojn en datuman kaj titolan parton kaj poste aldonas la gopherspecon (0 por tekstdosieroj, 1 por dosierujoj aux submenuoj) kaj la elektilon (tuta dosier/uj/nomo) pretigante enigon por la mapo. Tiuj enigoj gxi konservas en listo, kiun gxi donas kiel kunteksto al Jinja. Jinja tiam bildigas la rezulton surbaze de la sxablono, kiu enhavas ordonojn por Jinja. La skripton rulas la servila hoko de git post gxi elprenis la tutan enhavon el la versikontrolo kaj metis gxin en la gopher dosierujon. Do mi nur devas aldoni novan tekstdosieron al mia taglibro (mensoga nomo, mi scias), enmeti gxin en la versikontrolan sistemon kaj pusxi gxin al la servilo. La mapdosiero estas auxtomate gxisdatigita. Se vi tiun cxi enigon trovis, tiam mi sukcesis :)