# Kromefiko Mi acxetis Fire TV Stick cxe amazon antaux Kristnasko. Ni spektis plurajn filmojn kaj usonajn piedpilkadmacxojn uzante tiun televidilbastoneton. Tamen unu tagon nia televidilo sxajnis esti difektita, gxi ne montris ion, la tuta ekrano estis blua (novaj televidiloj ja ne montras la militon de l' formikoj). Cxar mi ne povis sxangxi kanalojn kaj enig-fontojn (HDMI kaj aliaj) mi pensis ke la televidilo nun tute rompigxis. Poste ni spektis la macxojn de la divizia rauxndo cxe mia komputilo. Post kelkaj tagoj mi rememoris, ke Fire TV Stick kapablas regi la televidilon. Ekzemple gxi povas sxangxi la lauxtecon de la televidaj lauxtparoliloj. Mi malsxaltis la bastoneton kaj mirakle bildoj plenigis la ekranon. Felicxe tiun regkapablon oni povas malsxalti en la agordoj de la bastoneto, kion mi faris kaj gxis nun la blua ekrano ne revenis.