# Malsanulejo La tagojn de la lasta semajno mi pasigis en malsanulejo. Vendredon la 10-an de Julio mia ventro ekdoloris jxus post laborado. La doloro ne estis tre severa, do mi ne vere atentis gxin kaj preskaux je la dek kvina mi tagmangxis. Tio estis grandega eraro. Vespere mi jam havis febron kaj la doloroj plifortigxis. Ni transsaltu sabaton - kiam mi pli bone fartis - kaj skribu pri dimancxon. Ecx pli precize pri la okazajxoj de la nokto de dimancxo. Tiam mi havis dolorojn tiel fortajn, ke mia edzino vokis la telefonnumeron por sankrizoj. La kuracisto alvenis cxirkaux du horoj poste, injektis ion en mian postajxon por mildigi la spasmojn, plenigis formularojn, vokis la ambulancon kaj sendis min al malsanulejo. Post unu horo la ambulanco alvenis kaj portis min al la malsanulejo. Unue oni portis min al la sukurejo, kie oni eltiris sangon, donis al mi likvajxon intravejne kaj ekzamenis mian pulson kaj sangopremon dum du horoj proksimume. La kuracisto faris ankaux KOVIM-19 teston. Poste oni portis min kun la lito al la tria etagxo, kie mi havis unu cxambron por mi mem. Mi estis ja izolita, cxar ni devis atendi unu tagon por la rezulto de la kronvirusa testo. Tio estis bona, cxar mi ne vere sxatas dormi en cxambro plene de nekonatuloj. Estis jam la 2-a horo en la nokto. Mi klopodis dusxi, kio ne estis simpla farado pro la intravejna tubo pendante de mia kubutokurbigxo. Dusxi vere estis malbona ideo cxar akvo senfortigxis la gluilojn fiksitajn la vejnan enirejon, kiu nadlo frumatene en lundo forlasis la vejnon. Plej versxajne gxi jam antauxe ne estis bone sidanta en la vejno, cxar mia brako sxvelis kvazaux la likvajxo fluis rekte en gxin kaj ne en la vejnon. Mi ricevis novan nadlon en la alia (maldekstra) brako, sed nun proksime al la manartiko. La flegistino uzis tiom multe da gluilo, ke tiu eniro persistis gxis vendredo. Mi estis eksigita en vendredo kaj en la kvin tagoj (krom la nokto de dimancxo), kiujn mi pasigis en la malsanulejo oni faris multajn ekzamenojn, interalie magnetresonancan tomografion. Nepre ankaû sango estis multfoje eltirita kaj miaj brakoj ecx nun havas bluajn makulojn. Krom tio mi iom post iom pli bone fartis. Venis vendredo kiam mi havis du ekzamenojn, la jam menciitan MRT kaj ultrasonografion. La flegistino en la vespero de jxauxdo menciis, ke sxi informis la transportservon, ke ili pusxu min kun mia lito al tiuj ekzamenlokoj. Sed en la frumateno de vendredo alia flegistino demandis, ke mi povus piediri al la sonografia stacio. Memkompreneble, mi diris, ke vi malkasxas kie tiu stacio trovigxas. Sxi eksplikis la vojon kaj mi facile trovis mian celon, cxar mi nur devis sekvi direktosignaron. Kvankam sonografio estis en alia konstruajxo mi povis piediri en pantoflojn portante mallongan pantalonon, cxar cxiuj konstruajxoj estas interkonektitaj per grandaj koridoroj parte havantaj vitrajn tegmentojn. Ene de unu koridoro ecx arbo staris. La sola pozitivajxo estas, ke mia kronvirustesto estis negativa. Cetere mi nun bone fartas, sed la kuracisto diris al mi ke mi devas decidi cxu mi volas operacion aû ne. Li konsilis esti operaciita, cxar la kuraciloj jam ne havas grandan efikon sur la malsanan parton de mia intesto. Tamen tio signifas, ke la koncerna parto devas esti eltrancxita. Mi havas tempon gxis la fino de la venonta semajno por decidi... Aldona rakonto: mi sukcesis detrui mian puloveron en vendredo. Oni forigis la nadlon de mia brako kaj algluis tamponon al tiu loko. Mi faldis la puloveron almetante gxin al mian brakon kaj gxi ankaû kovris la tamponon. Do mi ne registris, ke la tampono estas plena de sango, nur kiam mi sentis la malsekecon sur mia brako. Sed tiam la pulovero ankaû malsekigxis per sango. Mia kara edzino jam ne povis savi gxin...