# Samba kvoto per diskbildo sur OpenBSD Se oni havas komunan Samba dosierujon, kiu estas publike kaj kiun ankaux gastoj povas atingi, oni eble volas limigi la grandon de tiu dosierujo. Alikaze la uzan toj povus plenigi la tutan disponeblan diskospacon. Unu metodo por akiri tiun celon estas, ke oni kreas virtualan diskon, kiu estas fiksgranda. ## Permana agordo Unue kreu la dosieron, kiu estos la bildo de nia virtuala disko. dd if=/dev/zero of=/home/smb.img bs=1M count=100 Agordu la virtualan diskon vnd0: vnconfig vnd0 /home/smb.img Kreu novan dosiersistemon en la bildodosiero: newfs /dev/rvnd0c Nun surmetu la novan dosiersistemon cxe `vnd0` sur la deziratan surmetingon: mount /dev/vnd0c /home/samba Vi povas demeti la virtualan diskon kaj malagordi gxin per la sekvontaj komandoj: umount /home/samba vnconfig -u vnd0 ## Auxtomata agordo cxe prasxargo ### Metodo 1 Aldonu jenan linion al /etc/fstab: /dev/vnd0c /home/smb ffs rw,noauto 0 0 Memkompreneble auxtomate surmeti la virtualan diskon ne eblas, cxar gxi ja estas en bildodosiero, kiu trovigxas en la normala dosiersistemo, kiun la operaciumo unue devas surmeti. Tamen la surmeto kaj la agordo povas okazi en /etc/rc.local. Cxi tiu dosiero estas plenumata je preskaux la fino de rc, kiam la normalaj dosiersistemoj jam estas surmetitaj. Do aldonu jenon al /etc/rc.local: vnconfig vnd0 /home/smb.img mount /home/samba Cxe sistemfermo la sistemo demetas la surmetitajn diskojn kiel ili estas difinitaj en fstab. Tamen kio okazas al la agordita `vnd0` pseuxdodisko? Mi demandis pri tio en la retbabilkanalo #openbsd cxe Freenode. La respondo estis, ke la sistemo sorcxe demetas cxiun diskon senmakule kaj oni neniam havis problemon kun vnd pseuxdodiskoj, kiu estis ankoraux konektitaj cxe sistemfermo. ### Metodo 2 Laux la manlibro de `mount_vnd(8)` ni povas ankaux agordi vnd aparatoj uzante mount. Aldonu la sekvontajn du liniojn al /etc/fstab: /home/smb.img /etc/vnd0c vnd rw,noauto 0 0 /dev/vnd0c /home/smb ffs rw,noauto 0 0 Enigojn kun la noauto opcio oni povas nur eksplicite surmeti (mount -a ignoras ilin), do ni bezonas jenan en /etc/rc.local: mount /dev/vnd0c mount /home/samba