# La tria tago Hodiaux estas la tria tago de mia ferio, cxar en tiu cxi semajno mi ne laboros. La tago de la mortintoj estos morgaux, sed ni jam hodiaux ekbruligis kandelojn por niaj karaj parencoj, kiuj jam forpasis. La plej dolora vundo memkompreneble estas la manko de mia bopatrino, kiu malfelicxe forpasis cxi tiun someron. Ankaux por sxia animo la kandelo brulis kaj brulos ankaux morgaux.