Mi partoprenis kelkajn  kinofilmojn kaj televidajn filmoseriojn. Ĉi
       tie estas informoj  pri plejmulto el ili. La menciitaj  jaroj estas
       ne jaroj de  publikigo  sed  jaroj  kiam mi  estis  filmita.  Mi ne
       mencias ĉi tie  la aktorojn  kaj  aktorinojn ne  partoprenintajn la
       samajn scenojn kiel mi.
       
                                      ====
                                      2000
                                      ====
       
        Resurekto
        =========
       Italio, Francio,  Germanio kaj Rusio. Laŭ la samnoma  romano de Lev
       Tolstoj, reĝisoris la fratoj  Paolo kaj Vittorio  Taviani, kamerais
       Franco  Di Giacomo. Filmado estis  en la  Petropaŭla  fortikaĵo  en
       Sankt-Peterburgo, Rusio.
       
        Gladiatrix (The Arena)
        ======================
       Usono kaj  Rusio. Verkis John  William Corrington,  reĝisoris Timur
       Bekmambetov, kamerais  Ulugbek Hamrajev. Rolis  Viktor  Verĵbickij,
       Anatolij Mambetov, Aleksej Osipov, Julija Ĉiĉerina, Karen McDougal,
       Lisa  Dergan,  mi (Gamliel  Fiŝkin) kaj aliaj.  Eventoj de la filmo
       okazas ĉe unu el la  periferioj de la Romia Imperio.  Filmado estis
       en la Leningrada Provinco, proksime al Zelenogorsk (eksa Terijoki).
       
        Imperio sub atako
        =================
       Rusio; labortitolo estis «Historio de teroro en Rusio».
       
        Rusaj hororaĵoj: Mortvilaĝo kaj ĝiaj loĝantoj
        =============================================
       Rusio.  Verkis Jurij  Mamin kaj Vladimir Vardunas, reĝisoris  Jurij
       Mamin,  kamerais  Maksim  Voloĥ.  Rolis  Julija  Belousova,  Miĥail
       Silantjev,  Andrej  Jermiŝin,   Jurij  Galcev,  Katerina  Ksenjeva,
       Valerij  Kriŝtapenko  (voĉigis Sergej Parŝin), Miĥail  Guro,  Irina
       Rakŝina,  Georgij  Ŝtil, Kira  Krejlis-Petrova,  Leonid  Tiĥomirov,
       Vladimir Akimov, Tatjana Polonskaja,  Aleksandr Carjov, mi (Gamliel
       Fiŝkin) kaj aliaj.
       
                                      ====
                                      2001
                                      ====
       
        Agento pri nacia sekureco: Tria sezono: Kaptilo
        ===============================================
       Rusio. Verkis Igor Agejev kaj  Vladimir Vardunas, reĝisoris Dmitrij
       Svetozarov,  kamerais Aleksandr Ustinov.  Rolis Miĥail  Poreĉenkov,
       Artur Vaĥa, Vladimir Akimov,  mi (Gamliel Fiŝkin), Jevgenij Ĉistov,
       Aleksandr Carjov, Dmitrij Ŝamkov, Boris Servaĥ kaj aliaj.
       
        Leteroj al Elza
        ===============
       Rusio;  labortitolo  estis  «Balado pri  papilio».  Verkis  Arkadij
       Visockij,  reĝisoris Igor Maslennikov,  kamerais Valerij  Martinov.
       Rolis  Alla Demidova, Mikola Hejko  (Nikolaj Gejko;  voĉigis Sergej
       Garmaŝ),  Julija Mavrina, mi (Gamliel  Fiŝkin), Dmitrij  Ŝamkov kaj
       aliaj.  Aranĝita  per la  kanto «Mi  fartas  bone»  laŭ  versaĵo de
       Vladimir Visockij.
       
                                      ====
                                      2002
                                      ====
       
        Rusaj hororaĵoj: Najlo de la spektaklo
        ======================================
       Rusio. Verkis Jurij  Mamin kaj Vladimir  Vardunas,  reĝisoris Jurij
       Mamin,  kamerais   Maksim  Voloĥ.  Rolis   Viktorija  Ŝljadinskaja,
       Katerina Ksenjeva, mi (Gamliel Fiŝkin), Aleksandr Bodin kaj aliaj.
       
        Malbona kutimo
        ==============
       Rusio. Verkis Andrej Samsonov kaj Sergej Sergejev, reĝisoris Andrej
       Maljukov, kamerais Vladimir Sporiŝkov.
       
                                      ====
                                      2003
                                      ====
       
        Kompatinda, kompatinda Paŭlo
        ============================
       Rusio. Bazita  sur la teatraĵo  de Dmitrij  Mereĵkovskij «Paŭlo I»,
       reĝisoris Vjaĉeslav Melnikov, kamerais Sergej Astaĥov.
       
        Sekretoj de krimesplorado: Tria sezono: Garantiuloj
        ===================================================
       Rusio.  Verkis  Jelena  Topilskaja,   reĝisoris  Aleksandr  Burcev,
       kamerais Grigorij Panov. Rolis  Anna Kovalĉuk, Sergej Bariŝev, Oleg
       Mendelson, mi (Gamliel Fiŝkin) kaj aliaj.
       
        Specnazo rusmaniere 2
        =====================
       Rusio. Verkis Nikolaj Suslov, reĝisoris Stanislav Marejev, kamerais
       Dmitrij Kazakov.
       
        Ragin
        =====
       Rusio kaj  Aŭstrio; labortitolo  estis  «Historio de unu  malsano».
       Bazita  sur  la  novelo  de  Anton  Ĉeĥov  «Hospitalĉambro  N.  6»,
       reĝisoris  Kirill  Serebrennikov,  kamerais   Artur  Himpel.  Rolis
       Svetlana Obidina, Julian Weigend, mi (Gamliel Fiŝkin) kaj aliaj.
       
                                      ====
                                      2004
                                      ====
       
        Perdintaj sunon
        ===============
       Rusio.  Verkis  Maksim  Jesaulov   kaj  Andrej  Romanov,  reĝisoris
       Vjaĉeslav  Sorokin,  kamerais  Viktor  Novoĵilov.  Rolis  Aleksandr
       Domogarov kaj aliaj.
       
        Dek minutoj piede
        =================
       Rusio.  Verkis kaj reĝisoris  Valerij Ibragimov,  kamerais Grigorij
       Panov. Rolis Aleksej Nilov, mi (Gamliel Fiŝkin) kaj aliaj.
       
       ___________________________________________________________________
       
 (DIR) Ĉefa dosierujo
 (DIR) Kontaktoj
 (DIR) Interesaj ligiloj
 (DIR) Pagmanieroj
       ___________________________________________________________________
       
 (DIR) English
 (DIR) Русский
 (HTM) TTT-versio
       ____________________________________________________________________________
                                Gophered by Gophernicus/3.1.1 on OpenBSD/amd64 7.3